Brandenburga Johanitordeno | |||||
---|---|---|---|---|---|
Balley Brandenburg des Ritterlichen Ordens Sankt Johannis vom Spital zu Jerusalem | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
centre la malta kruco | |||||
kavalira ordeno ![]() | |||||
Komenco | 1538 vd | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Lichterfelde, kvartalo de la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | Altrechtlicher Verein | ||||
La Brandenburga Johanitordeno aŭ Ordeno de Sankta Johano aŭ ankoraŭ Ordeno de Johanitoj (en la germana Der Johanniterorden aŭ plej komplete Balley Brandenburg des Ritterlichen Ordens Sankt Johannis vom Spital zu Jerusalem), ekde la jaro 1538, estas germana kaj protestanta Kavalirordeno, kiu samkiel la katolika Malta Ordeno komprenas sin kiel postsekvanto de la Kavalirordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, kiu estas la kavalira ordeno plej antikva de la mondo fondita, probable, en Jerusalemo en la jaro 1099; tiu-ĉi plej malnova ankoraŭ ekzistanta Kavalira ordeno reiras al la Hospitalo Ordeno de Sankta Johano fondita de italaj komercistoj en Jerusalemo.
Nuntempe la Ordeno de Johanitoj estas la portanto de la humanitara institucio Johanniter-Unfall-Hilfe, kiu en Germanio havas 1,4 milionojn da membroj, de la Johanitaj Helpkomunumoj, de la Johanita fratinaro kaj de pliaj malsanulejoj kaj flegejoj. La luterana humanitara institucio Johanniter-Unfall-Hilfe en Germanio dividas la servon de kriza medicina helpo kun la parenca katolika krizohelpa institucio Malteser Hilfsdienst kun la Arbeiter-Samariter-Bund kiu fontas el la laborista movado de inter la du mondmilitoj, kaj la Germana Ruĝa Kruco. Al la Ordeno de Johanitoj, kiu havas sian sidejon en Potsdam, en la tuta mondo apartenas en la 18 kooperativoj respektive komandorejoj 3 900 kavaliroj. Kiel oficanta ordenestro, germane Herrenmeister, la ordenon ek de 1999 gvidas Oskaro Princo de Prusio (germane Oskar Prinz von Preußen, n. en 1959 en Bonno), nepo de la lasta germana imperiestro.